Saltu al enhavo

Modula aritmetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Modula aritmetiko
matematika studfako
matematika teorio Redakti la valoron en Wikidata
aritmetikomatematiko
vdr

Modula aritmetiko estas sistemo de aritmetiko por entjeroj, kie nombroj "turniĝas reen", al nulo, post kiam ili atingas certan valoron — la modulon. Modulan aritmetikon prezentis Carl Friedrich Gauss en sia libro Disquisitiones Arithmeticae (publikigita en 1801).

Ekzemplo de modula aritmetiko estas kutima horloĝo: la aritmetiko de horoj sur la horloĝo. Se la tempo estas 7 horoj, tiam post 8 horoj estos 15 horoj (t.e. validas kutima adicio). Se la tempo estas 7 horoj, tiam post 19 horoj estos 7+19=26 horoj (laŭ la kutima adicio). Sed horloĝo uzas modulon 24, do estas 26 mod 24=2 horoj (de la sekva tagnokto).

La rilato

[redakti | redakti fonton]

Du entjeroj a kaj b estas kongruaj module (aŭ modulite) je n, se a kaj b havas la saman reston, kiam ili estas dividitaj per n (por pozitivaj entjeroj), aŭ ekvivalente, ke ilia diferenco (a−b) estas produto de n kaj entjero (por ĉiaj entjeroj). En ĉi tiu okazo, la afero estas esprimita kiel

ab (mod n).

Ekzemple,

38 ≡ 14 (mod 12)

ĉar 38 − 14 = 24, kiu estas entjera oblo de 12.

Kongrueco laŭ modulo estas ekvivalentrilato tia, ke la ekvivalentklaso de entjero a estas la aro [a]n = { ... a − 3n, a − 2n, an, a, a + n, a + 2n, a + 3n, ...}. Ĉi tiu aro de ĉiuj entjeroj kongruaj al a je modulo n estas nomata kongrueca klason-modula restoklaso de a je modulo n kaj estas skribata ankaŭ kiel .

Se

a1b1 (mod n)

kaj

a2b2 (mod n)

tiam

a1 + a2 ≡ (b1 + b2) (mod n)

kaj

a1a2b1b2 (mod n).



Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]